Mi atentigas
pri tio, ke oni kutime diras "ZEO-oj" (ne ZEO-j), kiel ĉe
ĉiuj mallongigoj.
Tio malveras, kiel montras jenaj Guglo-serĉoj:
Nu, mi ne enketis pri uzateco, sed baziĝis je la priskribo de PMEG,
laŭ kiu, en tiaj mallongigoj,
"Oni povas aldoni finaĵojn laŭ bezono. Se oni volas aldoni J-finaĵon
aŭ N-finaĵon, oni devas unue almeti O-finaĵon:
Tiu vorto estas skribata per du B-oj [= “bóoj”]. Aŭ: ...per du B [= “bo”].
Sur la papero estis tri A-oj [= “áoj”]. Aŭ: ...tri A [= “a”].
Mi partoprenis en tri IJK-oj [= “i-jo-kó-oj”]. Aŭ: ...en tri IJK [= “i jo ko”].
Li elparolas la R-ojn [= “róojn”] tre forte."
(
http://bertilow.com/pmeg/gramatiko/oa-vortecaj_vortetoj/liternomoj.html#i-s…)
Sed verŝajne tio estas ekster la temo de nia diskutlisto. Bona
diskutpropono por la Akademio (se oni ne jam pritraktis tion) :-)
amike,
--
Fabio