Saluton,
Ni nun havas eblecon legi tiun dissendoliston
ankaux per novajxgrupo je gmane.org (servo, kiu
spegulas senkoste dissendolistojn kiel novajxgrupoj
- nuntempe cxirkaux 3000).
Estos
gmane.science.linguistics.wikipedia.esperanto
aux iu simile (mi pensas, ke ni povas proponi nomon).
Gxis nun ekzistas (de vikipediaj listoj)
gmane.science.linguistics.wikipedia.international (intlwiki-l)
gmane.science.linguistics.wikipedia.technical (wikitech-l)
and
gmane.science.linguistics.wikipedia.nederlands (wikiNL-l).
Eblos tie legi cxiujn mesagxojn de la dissendolisto
dauxre (kiel jam nun en la arhxivo), sed sendi nur por
membroj de la listo (do ne estos pli da spamo).
Servilo estas "news.gmane.org", oni ne bezonas
pasvorton.
Se neniu protestas gxis vendredo,
ni faros tiun.
Pauxlo
Ni preskaux havas 10.000 artikolojn en la Vikipedio.
Kiel aspektos la estonteco de la Vikipedio? Cxu vi
havas ideojn por plibonigi la projekton?
Mi pensis ke estus bone se ni povus iun kun bona
retkonekto kiel kolektanto kaj enmetanto de artikoloj
por Vikipedio. Baze, homoj kiuj ne volas lerni kiel
uzi vikiojn sendus materialojn al tiu kaj tiu enmetus
la artikolon en la gxustan lokon kaj bone formatita en
la Vikipedio.
Kion vi pensas? Se ni planas fari tion, jam indus
skribi pri tio en la artikolo por la revuo Esperanto.
Chuck
=====
Esperantomobilo - esperantumante tra Ameriko
http://www.esperantomobilo.org/
_________________________________________________________
Do You Yahoo!?
Información de Estados Unidos y América Latina, en Yahoo! Noticias.
Visítanos en http://noticias.espanol.yahoo.com
"Jan Mohr" plusendis mesagxon (originale al info(a)wikipedia.de):
> ---
>
> Sehr geehrte Wikepedia.org-Redaktion,
>
> neben der allgemeinen Begeisterung meinerseits für eure Seite im
> Allgemeinen bin ich schwer beeindruckt von der Übersetzung in Esperanto!!
> Es ist nicht nur ein Zeichen von Weltoffenheit, sondern der praktizierte
> Inbegriff dessen! Einfach Klasse!!!; allein dieses Feature macht eine
> Enzyklopädie erst wirklich international!
> Mein Kompliment für diese Idee und wie gesagt sowieso für eure Seite!
>
> Mit begeistertem Respekt und freundlichen Grüßen
>
> David Linke
>
> linke_david(a)yahho.de
Mi tradukas:
| Tre estimata Wikipedia.org-redakcio,
|
| apud la gxenerala entuziasmigxo pri via pagxo gxenerale
| mi estas tre impresata de la traduko en Esperanto.
| Estas ne nur signo de mond-malfermeco, sed la praktika
| esenco de tio! Simple bonege!!!; nur tiu cxi eco faras
| enciklopedion vere internacia!
| Mian komplimenton por tio ideo kaj entute por via pagxo!
|
| kun entuziasma respekto kaj amikaj salutoj
|
| David Linke
Pauxlo