Saluton,
Ni nun havas eblecon legi tiun dissendoliston
ankaux per novajxgrupo je gmane.org (servo, kiu
spegulas senkoste dissendolistojn kiel novajxgrupoj
- nuntempe cxirkaux 3000).
Estos
gmane.science.linguistics.wikipedia.esperanto
aux iu simile (mi pensas, ke ni povas proponi nomon).
Gxis nun ekzistas (de vikipediaj listoj)
gmane.science.linguistics.wikipedia.international (intlwiki-l)
gmane.science.linguistics.wikipedia.technical (wikitech-l)
and
gmane.science.linguistics.wikipedia.nederlands (wikiNL-l).
Eblos tie legi cxiujn mesagxojn de la dissendolisto
dauxre (kiel jam nun en la arhxivo), sed sendi nur por
membroj de la listo (do ne estos pli da spamo).
Servilo estas "news.gmane.org", oni ne bezonas
pasvorton.
Se neniu protestas gxis vendredo,
ni faros tiun.
Pauxlo
Vere estas problemo cxar per [[Pugxeta Fjordo]] oni atingas ian pagxon kun titolo Pu%C4%9Deta_Fjordo%E2%80%8E : mi ne scias kion signifas %E2%80%8E gxi estas kodo por nevideblajxo kiu malhelpas ke tio gxuste funkciu. Ecx redirektilo el tiu pagxo ne funkcias. Estas cimo menciinda al evoluigistoj. Mi tion faris je http://bugzilla.wikimedia.org/show_bug.cgi?id=7414
Arno Lagrange
> Message du 25/09/06 23:42
> De : "Ros’ Haruo" <rosharuo(a)gmail.com>
> A : wikieo-l(a)wikipedia.org
> Copie à :
> Objet : [WikiEO-l] Ĉu "Puĝeta Fjordo" iel fiaskas?
>
> Antaŭ kelkaj tagoj mi kreis artikolon "Puĝeta Fjordo". Kiam mi klakas sur
> ĝin en "miaj kontribuoj" ĝi ekzistas, sed kiam mi provas iri al ĝi per
> ligilo en mia persona kreaĵlisto ĉe Vikipediisto:Haruo/Kreaĵoj, la ligilo
> ruĝas kaj la paĝo malplenas. Kio misas, kaj kie?
>
> Haruo
>
> _______________________________________________
> WikiEO-l dissendolisto
> WikiEO-l(a)Wikipedia.org
> http://mail.wikipedia.org/mailman/listinfo/wikieo-l
>
Antaŭ kelkaj tagoj mi kreis artikolon "Puĝeta Fjordo". Kiam mi klakas sur
ĝin en "miaj kontribuoj" ĝi ekzistas, sed kiam mi provas iri al ĝi per
ligilo en mia persona kreaĵlisto ĉe Vikipediisto:Haruo/Kreaĵoj, la ligilo
ruĝas kaj la paĝo malplenas. Kio misas, kaj kie?
Haruo
Tre gxenas min la demandosignoj (anstataux cxapelitaj literoj) kiam mi legas
la posxtajxojn en tiu cxi listo per mia Gmail-konto. Gmail en si mem
kapablas Unikodon, kaj Vikipedio en si mem kapablas Unikodon, sed ial la
literoj ne transsendeblas inter la du sistemoj. Rezulte, se ekzemple Paul
Peeraerts skribas "fu?i" mi ne scias, cxu li intencis "fusxi" aux "fugxi"...
kaj simile. Tio estas gxenega.
Haruo
nur plendante, ne atendante miraklojn
Mi kreis artikolon "Airway Heights (Vasxingtonio)" hieraŭ kaj la ikso restis
neĉapeligita en la eldonita titolo. Kiam mi provis "movi" la artikolon al
"Airway Heights (Vaŝingtonio)", la aparato rifuzis, dirante ke la titoloj
estas samaj. Kiel oni povas ripari tion (aŭ ĉu nur administranto povas)?
Haruo
nove enskribiĝinta en ĉi tiun poŝtliston
Saluton,
Lau mi oni bezonas ambau, kaj kvaliton kaj kvanton.
Kaj ankau estas homoj kiuj kapablas verki bonajn detalajn artikolojn, aliaj kapablas traduki, aliaj krei ghermojn ... necesas fari kun chiuj kaj chiaj. Do, ke iuj zorgu pri la kvanto kaj aliaj pri kvalito, tiel ni antauenirigos nian Vikipedion.
La promeso estas. Jam ghi reklamas kaj pri Esperanto kaj pri Vikipedio, do ...
Kiam ni atingos la 100.000 artikolojn multaj homoj kiuj neniam audis pri esperanto scios pri ghi, miros kaj eble interesighos pri ghi.
Do, estu ni diligenta kolegaro!
Amike kaj dankeme al chiuj kiuj jam faris de Vikipedio tion, kio ghi estas nun,
Bea
> Message du 07/09/06 20:48
> De : "Paul Peeraerts" <paul(a)esperanto.be>
> A : "La esperanta vikipedio." <wikieo-l(a)Wikipedia.org>
> Copie à :
> Objet : Re: [WikiEO-l] Eo Vikipedia promeso
>
> Chuck Smith schreef:
> > Mi jam aligxis al cxi tiu promeso. Cxu ankaux vi interesigxas?!
> >
> > Cxion bonan,
> > Chuck
> >
>
> Ankaux mi subskribis la promeson, sed tamen poste iom bedauxris. Mi
> kredas, ke ni strebu al kvalito pli ol al kvanto. Krei cent artikolojn
> estas facile (vidu kion Petro faris en la lastaj tagoj), sed krei unu
> kvalitan artikolon cxiutage estas tre malfacile.
>
> Paul
>
>
> _______________________________________________
> WikiEO-l dissendolisto
> WikiEO-l(a)Wikipedia.org
> http://mail.wikipedia.org/mailman/listinfo/wikieo-l
> ---------------------------------------------------------------------------------------
> Orange vous informe que cet e-mail a ete controle par l'anti-virus mail.
> Aucun virus connu a ce jour par nos services n'a ete detecte.
>
>
>
>
------------------------------------
Beatrice & Michel Allee
La Ville Heleuc
F-22980 Plelan-le-Petit
http://perso.wanadoo.fr/m.a/lvh
Mi jam aligxis al cxi tiu promeso. Cxu ankaux vi interesigxas?!
Cxion bonan,
Chuck
(Vi kompreneble rajtas plusendi cxi tiun mesagxon al aliaj dissendolistoj.)
---------- Forwarded message ----------
From: Judith <yutian.mei(a)gmail.com>
Date: Aug 29, 2006 10:31 PM
Subject: Re: Eo Vikipedia promeso
To: chuckssmith(a)gmail.com
Ni verku en la esperantlingva Vikipedio!
Mi jxus starigis promeson cxe Promesobanko verki almenaux po unu
artikolon por la esperanta Vikipedio cxiutage aux po 7 cxiusemajne.
Bonvolu konsideri <a
href=http://www.eo.pledgebank.com/unuvikicxiutage>aligxi</a>.
Kial?
La <a href=http://eo.wikipedia.org>esperantlingva Vikipedio</a> estas
unu el la plej gravaj iloj por informi homojn pri la ekzistado kaj la
kreskado de la Esperanto-movado.
Legante pagxon en sia propra lingvo, homoj tuj vidas cxu esperanta
artikolo pri la sama temo ekzistas. Do, se ni verkas pli da artikoloj
por la esperanta Vikipedio, ni ne nur kreas bonegan enciklopedion por
esperantistoj, sed ankaux Esperanto aperos pli ofte en alilingvaj
Vikipedioj kaj pli da ne-esperantistoj ekscios pri Esperanto. Speciale
ili vidos ke Esperanto ja ne estas morta aux malmoderna, kiel multaj
homoj ankoraux kredas. La esperantlingva Vikipedio jam enhavas pli ol
55 000 artikolojn kaj tiel estas la 15-a plej granda Vikipedio en la
mondo - pli granda ol la indonezia aux la araba Vikipedio ekzemple. Sed
la cxefa celo estos havi pli ol 100 000 artikolojn. Kiam la esperanta
Vikipedio estas tiel granda, oni dissendos tutmondan gazetaran
komunikon pri gxi kaj atingos ecx pli da intereso en Esperanto kaj la
esperantlingva Vikipedio.
Cxu vi scias Esperanton suficxe bone por kontribui? Ne zorgu, se vi
kapablas kompreni cxi tiun tekston, vi ankaux kapablas verki artikolon
en Esperanto. Ne forgesu ankaux ke aliaj uzantoj povos korekti la
artikolon.
Bonvolu aligxi kaj helpi!
Judith