Saluton,
Ni nun havas eblecon legi tiun dissendoliston
ankaux per novajxgrupo je gmane.org (servo, kiu
spegulas senkoste dissendolistojn kiel novajxgrupoj
- nuntempe cxirkaux 3000).
Estos
gmane.science.linguistics.wikipedia.esperanto
aux iu simile (mi pensas, ke ni povas proponi nomon).
Gxis nun ekzistas (de vikipediaj listoj)
gmane.science.linguistics.wikipedia.international (intlwiki-l)
gmane.science.linguistics.wikipedia.technical (wikitech-l)
and
gmane.science.linguistics.wikipedia.nederlands (wikiNL-l).
Eblos tie legi cxiujn mesagxojn de la dissendolisto
dauxre (kiel jam nun en la arhxivo), sed sendi nur por
membroj de la listo (do ne estos pli da spamo).
Servilo estas "news.gmane.org", oni ne bezonas
pasvorton.
Se neniu protestas gxis vendredo,
ni faros tiun.
Pauxlo
Koncerne nomoj kiaj van Dyck simple estas eble ordigi sub la sxlosilo |Van Dyck sed faktre cxu ne ordigi sub |Dyck ???
Arno.
> Message du 07/08/06 16:09
> De : "Paul Peeraerts" <paul(a)esperanto.be>
> A : arno.raymond.lagrange(a)wanadoo.fr, "La esperanta vikipedio." <wikieo-l(a)Wikipedia.org>
> Copie à :
> Objet : Re: [WikiEO-l] Ordigaj ŝlosiloj
>
> Arno Lagrange skribis je 2006-08-05 6:17:
> > Paul ! de iom da tempo post longa diskuto kaj decida baloto en la
> > esperanta vikipedio oni decidis uzi la nomojn neskribitajn per
> > majuskloj krom en la unua mencio cxe la komenco de la artikolo. Tio
> > validu ankaux por la ordiga sxlosilo por kategorioj.
>
> Dankon pro la respondo! Mi kompreneble konsciis pri la longa diskuto kaj
> baloto, sed mi ne konsciis, ke la decido minuskligi validas ankaux por
> la ordigaj sxlosiloj. Kaj sxajne mi ne estas la sola, cxar mi vidis ke
> aliaj vikipediistoj denove majuskligas la sxlosilon.
>
> Nu, mi pretas sekvi la decidon de la plimulto, kvankam mi tre bedauxras
> gxin. La artikoloj pri la famaj flandraj pentristoj Anthony van Dyck,
> Nicolaes van Verendael k.a. havu do kiel ordigan sxlosilon |van Dyck,
> Anthony]] kaj |van Verendael, Nicolaes]], tiel ke en la kategorioj oni
> ne trovos ilin sub V sed sub v (minuskla), do fine de la listo post la
> litero Z ... Neniu venos al la ideo sercxi ilin tie ...
>
> La samo validas por Johann Wolfgang von Goethe kiu nun aperas sub minuskla v
>
> Aux cxu ni kreu escepton al la regulo, kaj decidu ke la unua litero de
> la ordiga sxlosilo estu cxiam majuskla, ecx se oni minuskligas la unuan
> literon de la nomo de la koncernato?
>
> Paul
>
>
> P.S. Ankaux la nederlanda Vikipedio baraktas pri la sama problemo. La
> pentristo Valerius de Saedeleer tie efektive pendas fine de la kategorio
> sub la litero "d".
>
>
>
>
>
>
>
Paul !
de iom da tempo post longa diskuto kaj decida baloto en la esperanta vikipedio oni decidis uzi la nomojn neskribitajn per majuskloj krom en la unua mencio cxe la komenco de la artikolo. Tio validu ankaux por la ordiga sxlosilo por kategorioj. Se nun estas iom hxaosa cxar plu ekzistas sxlosiloj skribitaj per majuskloj kaj aliaj ne plu, tio devos solvigxi per anstatauxigo de la malnovaj majuskle skribitaj nomoj per la nemajuskligitaj. Do inverse de via propono.
Arno Lagrange.
> Message du 03/08/06 11:32
> De : "Paul Peeraerts" <paul(a)esperanto.be>
> A : "La esperanta vikipedio." <wikieo-l(a)Wikipedia.org>
> Copie à :
> Objet : Re: [WikiEO-l] Ordigaj ŝlosiloj
>
> Paul Peeraerts skribis je 2006-08-02 15:29:
>
> >
> > Ĉar Vikipedio ordigas a, b, ktp. post X Y Z, laŭ mi estas erare
> > minuskligi la ordigan ŝlosilon. Ĝi do estu laŭ mi
> >
> > [[Kategorio:Iu-ajn|NOMO, Nomo]]
>
> Jen ankoraŭ trovita konkreta ekzemplo (Kategoiro Hispanaj esperantistoj):
>
>
> V
>
> * Francisko Vila
> * Jaume Viladoms Valls
> * Antonio Valén
>
>
Do nur Valen gxustas kaj Vilas kaj Viladonis estas korektendaj.
>
> Antonio Valen erare aperas fine de la listo, ĉar lia ordiga ŝlosilo
> estas |Valen anstataŭ |VALEN
>
>
>
> _______________________________________________
> WikiEO-l dissendolisto
> WikiEO-l(a)Wikipedia.org
> http://mail.wikipedia.org/mailman/listinfo/wikieo-l
>
Saluton,
mi antaŭ nelonge konstatis, ke iuj inter vi ŝanĝis multajn
[[Kategorio:Iu-ajn|NOMO, Nomo]]
al
[[Kategorio:Iu-ajn|Nomo, Nomo]]
dum alia vikipediisto faras precize la malon kaj majuskligas multajn
ordigŝlosilojn.
Ĉar Vikipedio ordigas a, b, ktp. post X Y Z, laŭ mi estas erare
minuskligi la ordigan ŝlosilon. Ĝi do estu laŭ mi
[[Kategorio:Iu-ajn|NOMO, Nomo]]
Ĉu vi konsentas?
Paul