Mi jam aligxis al cxi tiu promeso. Cxu ankaux vi interesigxas?!
Cxion bonan,
Chuck
(Vi kompreneble rajtas plusendi cxi tiun mesagxon al aliaj dissendolistoj.)
---------- Forwarded message ----------
From: Judith <yutian.mei(a)gmail.com>
Date: Aug 29, 2006 10:31 PM
Subject: Re: Eo Vikipedia promeso
To: chuckssmith(a)gmail.com
Ni verku en la esperantlingva Vikipedio!
Mi jxus starigis promeson cxe Promesobanko verki almenaux po unu
artikolon por la esperanta Vikipedio cxiutage aux po 7 cxiusemajne.
Bonvolu konsideri <a
href=http://www.eo.pledgebank.com/unuvikicxiutage>aligxi</a>lt;/a>.
Kial?
La <a href=http://eo.wikipedia.org>esperantlingva Vikipedio</a> estas
unu el la plej gravaj iloj por informi homojn pri la ekzistado kaj la
kreskado de la Esperanto-movado.
Legante pagxon en sia propra lingvo, homoj tuj vidas cxu esperanta
artikolo pri la sama temo ekzistas. Do, se ni verkas pli da artikoloj
por la esperanta Vikipedio, ni ne nur kreas bonegan enciklopedion por
esperantistoj, sed ankaux Esperanto aperos pli ofte en alilingvaj
Vikipedioj kaj pli da ne-esperantistoj ekscios pri Esperanto. Speciale
ili vidos ke Esperanto ja ne estas morta aux malmoderna, kiel multaj
homoj ankoraux kredas. La esperantlingva Vikipedio jam enhavas pli ol
55 000 artikolojn kaj tiel estas la 15-a plej granda Vikipedio en la
mondo - pli granda ol la indonezia aux la araba Vikipedio ekzemple. Sed
la cxefa celo estos havi pli ol 100 000 artikolojn. Kiam la esperanta
Vikipedio estas tiel granda, oni dissendos tutmondan gazetaran
komunikon pri gxi kaj atingos ecx pli da intereso en Esperanto kaj la
esperantlingva Vikipedio.
Cxu vi scias Esperanton suficxe bone por kontribui? Ne zorgu, se vi
kapablas kompreni cxi tiun tekston, vi ankaux kapablas verki artikolon
en Esperanto. Ne forgesu ankaux ke aliaj uzantoj povos korekti la
artikolon.
Bonvolu aligxi kaj helpi!
Judith