Saluton!
La Fondaĵo Vikimedio nuntempe elektas 2 novajn membrojn por sia Estraro kaj
invitis nin, Vikimedion EO, kunelekti. En VMEO ni aprezas vian personan
opinion, volas aŭdi ĝin kaj invitas vin skribi ĝin al ni! Via opinio estos
konsiderita en la voĉdono, kiun faros nia Estraro, kaj kiun mi (kiel
reprezentanto de VMEO en la procezo) poste plenumos. Se vi ne povos
partopreni, la Estraro faros sian plejbonon por elekti la plej taŭgajn
kandidatojn.
Ĉar Vikimedio EO estas membra organizo, opinioj de niaj membroj pezas pli. Vi
ankoraŭ povas membriĝi <https://esperanto.wiki/alighilo> por plifortigi
vian voĉon.
Kiel partopreni?
1. lernu pri dezirataj kapabloj kaj spertoj, kaj pri roloj kaj
respondecoj de estraranoj
<https://meta.wikimedia.org/wiki/Wikimedia_Foundation_elections/2022/Apply_t…>
2. ekkonu la kandidatojn
<https://meta.wikimedia.org/wiki/Wikimedia_Foundation_elections/2022/Candida…>
3. skribu al mi vian opinion / preferon pri la kandidatoj (laŭeble
inkludu eta klarigon kiu faceto de ili esta aparta grava laŭ vi)
La procezo baldaŭ finiĝos, do bv. skribi al mi *ĝis la fino de la 13-a de
Julio 2022 al la adreso kubof.hromoslav(a)esperanto.wiki*.
(Mi planis inviti vin pli frue, sed amaso de alia laboro preventis min - mi
dankas pro via kompreno! En la Estraro ni volas plialtigi kvaliton de nia
laboro kaj komuniki pli frue. Tial ni laboras pri pli justa disdivido de
laboro, kaj ĝenerale pri plialtigo de organiza daŭropoveco. Rilate al tio
ni baldaŭ prezentos iujn rezutlojn kaj alvokojn por agado. Jam nun vi povas
kandidatiĝi por servi kiel "ĝenerala" volontulo
<https://esperanto.wiki/civicrm/civicrm/volunteer/signup?reset=1&needs%5B%5D…>
(baze, atendolisto por konkreta laboro / funkcio / posteno).)
Amike
Michal Matúšov
Reprezentanto de VMEO en la Estrara elekto de VMF en 2022
Jam sekvajn tagojn, ekde la 8-a ĝis la 10 de Julio 2022, okazos senpaga
virtuala evento en la angla lingvo Vikidatumaj Tagoj de datuma kvalito 2022!
Datumoj de Vikidatumoj estas vaste uzataj de Vikimediaj projektoj (inklude
Esperantaj) kaj ankaŭ preter ili. Tial aparte gravas kvalito de la datumoj.
Ĝuste pri tio temas tiu ĉi evento!
Aparte por esperantistoj estas interesa la parto pri leksikografiaj datumoj
<https://www.wikidata.org/wiki/Wikidata:Lexicographical_data/eo> (pri
vortoj), ĉar tiujn eblas uzi por krei liberajn vortarojn, aŭ eĉ bazajn
artikolojn per (nove kreata) Abstrakta Vikipedio.
Ĉiuj bezonataj informoj
https://www.wikidata.org/wiki/Wikidata:Events/Data_Quality_Days_2022
Abonu retpoŝtajn novaĵojn pri Vikidatumoj 👇
https://esperanto.wiki/evento/vikidatumaj-tagoj-de-datuma-kvalito-2022
Michal Matúšov / Uzanto:KuboF Hromoslav
Wikimedia EO (VMEO) <https://esperanto.wiki/>
Prezidanto
Saluton, {contact.first_name}!
Vere restas nur kelkaj horoj por partopreni en nia unua konkurso plene
fokusiĝinta al *Esperantaj renkontiĝoj* - Eventejo!
La konkurson ni organizas por helpi al partoprenontoj de partneraj
Esperantaj renkontiĝoj - por ke ili povu veturi pli facile, sekure,
malmultekoste kaj ĝue. Kiel tion fari? Simple verku vojaĝan gvidilon pri la
loko (aŭ lingvo) por Vikivojaĝo ankoraŭ hodiaŭ (laŭ UTK). Sekve, se vi
venkos, nia partenro provizos al vi premion.
*Vidu detalojn en Vikivojaĝo
<https://eo.wikivoyage.org/wiki/Vikivoja%C4%9Do:Eventejo_2022>*
Tiun ĉi konkurson ni organizas ekskluzive nur kun Esperantaj partneroj,
kiuj elektis la plej gravajn artikolojn pri siaj renkontiĝoj, kaj ankaŭ
provizas por vi premiojn. Tiuj estas *Kanada Esperanto-Asocio* plej elstare
pri *Universala kongreso en Montrealo* sed ankaŭ aliaj,
*Esperanto-Kultur-Centro
Tuluzo* pri *SEMEO* kaj staĝoj en Aruto, *Bjalistoka
Esperanto-Societo* pri *Bjalistokaj
Zamenhof-Tagoj*, la mojosa *Internacia Junulara Kongreso 2022* en
Nederlando, kaj *Kuba Esperanto-Asocio*. Aparte notindas, ke ambaŭ ĉi-jaraj
plej pintaj renkontiĝoj partoprenas en la konkurso.
*Partoprenu en Vikivojaĝo ankoraŭ hodiaŭ!
<https://eo.wikivoyage.org/wiki/Vikivoja%C4%9Do:Eventejo_2022>*
Amike
Michal Matúšov / Uzanto:KuboF Hromoslav
Wikimedia EO (VMEO) <https://esperanto.wiki/>
Prezidanto
Saluton kara!
*Por Junio 2022 ni invitas vin konkursi kun ni en la Esperanta Vikivojaĝo -
Eventejo 2022! *Kiel jam la nomo sugestas, *la temo* estas aparte speciala
kaj proksima al koro de multaj verdlingvaj samideanoj - *Esperantaj
renkontiĝoj* (pli precize turismaj informoj por veni al ili)* ❤️*
Tiun ĉi konkurson ni organizas ekskluzive nur kun Esperantaj partneroj,
kiuj elektis la plej gravajn artikolojn pri siaj renkontiĝoj, kaj ankaŭ
provizas por vi premiojn. Tiu estas *Kanada Esperanto-Asocio* plej elstare
pri *Universala kongreso en Montrealo* sed ankaŭ aliaj,
*Esperanto-Kultur-Centro
Tuluzo* pri *SEMEO* kaj staĝoj en Aruto, *Bjalistoka
Esperanto-Societo* pri *Bjalistokaj
Zamenhof-Tagoj*, kaj la renkontiĝo *IJK 2022*. Kun alia partnero ni
fintraktas kaj probable balday aliĝos. Aparte notindas, ke ambaŭ ĉi-jaraj
plej pintaj renkontiĝoj partoprenas en la konkurso 😉
*Partoprenu en Vikivojaĝo!
<https://eo.wikivoyage.org/wiki/Vikivoja%C4%9Do:Eventejo_2022>*
Ĉi-foje ni aparte *fokusiĝas pri Vikivojaĝo* - nova, ankoraŭ malmulte
konata frato de Vikipedio, kie vi trovas turismajn gvidilojn pri diversaj
lokoj sur (kaj ekster de :) Tero. Sed pro sia noveco ĝi ankoraŭ bezonas
plurajn helpajn manojn!
Imagu, ke vi veturas al Esperanta renkontiĝo kaj por plani vian
tutan vojaĝon plene sufiĉas informoj en Esperanto. Pluraj organizantoj de
eventoj faras pri tio tre bonan laboron! Sed ili kutime havas ankaŭ amason
de alia laboro por fari. Tie venas oportuno por ni - vikimedianoj!
La absoluta bazo por agrable kaj sekure vojaĝi estas informoj pri *lando, urbo
kaj lingvo*. Kiam ni faros tiujn artikolojn en Vikivojaĝo por eĉ nur ĉiuj
landoj kie ofte okazas Esperantaj renkontiĝoj, tio jam signife plialtigos
valoron de Vikivojaĝo por Esperantistaj vojaĝantoj!
*Konklude, dum Junio 2022 verku en Vikivojaĝo pri la elektitaj Esperantaj
renkontiĝoj, aliĝu al la konkurso kaj venku ;-)*
*Partoprenu en Vikivojaĝo!
<https://eo.wikivoyage.org/wiki/Vikivoja%C4%9Do:Eventejo_2022>*
Amike
Michal Matúšov / Uzanto:KuboF Hromoslav
Eventejo 2022
Ĉeforganizanto
Saluton!
✨ JEFO kunlabore kun la Konsilio de Eŭropo (KdE) organizas la trejnadon
TnT: Trejnu novajn Trejnistojn!
Aldone, Vikimedio EO (sendepende de ili) helpas varbi kaj provizas aldonan
monsubtenon por vojaĝado.
Kandidatiĝu nun por la trejnado! (ĝis la 22-an de majo 2022 inkluzive)
https://forms.gle/8BcEjhJkeSkJmQAY7
Aldone, kandidatiĝu por aldona monsubteno de VMEO - ĝis la 22-a de majo
inkluzive - skribu koncizan mesaĝon al kubof(a)esperanto.wiki kun eta
prezento kiu vi estas, viaj ĝisnunaj Vikimediaj spertoj, kial vi volas
trejni kaj almenaŭ ideo pri kio vi volas trejni rilate al Vikimedio.
Iĝu TREJNISTO!
Dum 8 intensaj labortagoj, vi akiros ĉiujn gravajn bazajn konojn, spertojn
kaj labormetodojn kiujn vi bezonos por poste krei kaj gvidi viajn proprajn
trejnadojn! 😁
📍Loko: en Moissac, apud Tuluzo (Francio);
📅 Datoj: de vendredo la 17an de junio (alventago) ĝis dimanĉo la 26an de
junio (forirtago) 2022.
🍴Manĝoj kaj loĝado estos prizorgitaj. Vojaĝo estos repagita ĝis 80 eŭroj
de la organizantoj.
Vikimedio EO kovros aldonajn vojaĝajn kostojn ĝis 40 € al partoprenanto,
kiu estas aktiva vikimediano kaj volas trejni pri Vikimediaj aferoj al
esperantistoj, aŭ pri bezonataj kapabloj al aktivuloj de Vikimedio EO.
(la mona subteno de VMEO celas ebligi partoprenon al entuziasma, aspiranta
trejnisto-vikimediano, kiu sen ĝi havus problemojn partopreni; elektito
devos vojaĝi malmultekoste kaj prezenti realajn vojaĝajn biletojn; ĝi ne
estas poŝmono :)
Eĉ se vi ne emas trejni pri Vikimedio aŭ por Vikimedio EO, vi estas bonvena
kandidatiĝi al la ĉefa trejnado - vi nur ne ricevos subtenon de VMEO.
Pri vi:
• Vi estas juna esperantisto inter 18-35 jaraĝa;
• Vi flue parolas Esperanton (por prepari materialojn kaj liveri
trejnadon);
• vi loĝas en lando de Konsilio de Eŭropo;
• Vi estas laborema, pasia kaj lernema – tio plej gravas.
Amike
KuboF Hromoslav
Saluton!
VikiFesto 2021 - la festo de 20-jariĝo de la Esperanta Vikipedio -
komenciĝos *hodiaŭ je 15:00 UTK*, do jam post malpli ol 2 horoj!
Se vi ankoraŭ ne aliĝis, venu al la oficiala retejo kaj aliĝu tuj -
https://esperanto.wiki/projektoj/vikifesto-2021
Tie vi trovos ankaŭ informojn kiel partopreni kaj plenan programon.
Ĝuu la feston!
Michal Matúšov / Uzanto:KuboF Hromoslav
Wikimedia EO (VMEO) <https://esperanto.wiki/>
Prezidanto
Saluton.
*Por Oktobro 2021, sub aŭspicio de la Amerika komisiono de UEA, ni invitas
vin konkursi kun ni en la Vikipedio kaj Vikivojaĝo pri Ameriko! Vi helpos
al strategie gravaj projektoj kaj ankaŭ valoraj premioj atendas vin!*
- https://eo.wikivoyage.org/wiki/Vikivoja%C4%9Do:Amerika_monato_2021
- https://eo.wikipedia.org/wiki/Projekto:Amerika_monato_2021
Ni daŭrigas la "tradicion" (aparte forte en tiu ĉi jaro), kiam dum plena
monato ni fokusiĝas pri specifa temo kaj laboras pri ĝi en Esperantaj
Vikimediaj projektoj - ĉi foje pri la superkontinento Ameriko (Suda,
Centra, Norda, proksimaj insuloj).
La Amerika komisiono de UEA honorigis nin per sia aŭspicio - kaj ni tre
ĝojas kaj dankas pro tiu ĉi agnosko!
Ĉi-foje ni aparte fokusiĝas pri Vikivojaĝo - nova, ankoraŭ malmulte konata
frato de Vikipedio, kie vi trovas turismajn gvidilojn pri diversaj lokoj
sur (kaj ekster de :) Tero. Sed pro sia noveco ĝi ankoraŭ bezonas plurajn
helpajn manojn!
Imagu, ke vi veturas al Esperanta renkontiĝo kaj por plani vian tutan
vojaĝon plene sufiĉas informoj en Esperanto. Se organizantoj de eventoj
faras elstaran laboron, tio eblas, sed ili kutime havas ankaŭ amason de
alia laboro. Tie venas oportuno por ni - vikimedianoj!
La absoluta bazo por agrable kaj sekure vojaĝi estas informoj pri *lando,
urbo kaj lingvo*. Kiam ni faros tiujn artikolojn en Vikivojaĝo por eĉ nur
ĉiuj landoj kie ofte okazas Esperantaj renkontiĝoj, tio jam signife
plialtigos valoron de Vikivojaĝo por Esperantistaj vojaĝantoj!
Kaj ni jam traktas kun diversaj organizoj inlkudon de lokoj de ties
renkontiĝoj al la konkurso!
Konklude, *dum Oktobro 2021 verku pri Ameriko, precipe en Vikivojaĝo, aliĝu
al la konkurso kaj venku ;-)*
- https://eo.wikivoyage.org/wiki/Vikivoja%C4%9Do:Amerika_monato_2021
- https://eo.wikipedia.org/wiki/Projekto:Amerika_monato_2021
Amike
--
Michal Matúšov / Uzanto:KuboF Hromoslav
Esperanto kaj Libera Scio (ELiSo) <https://esperanto.wiki/>
Saluton!
La Esperanta Vikipedio estis fondita antaŭ 20 jaroj, do ĉi-jare ni festas
rondan "naskiĝtagon"!
Resumo: Senpage aliĝu ĉe https://esperanto.wiki/projektoj/vikifesto-2021
Kaj ni volas festi ĝin kun vi! La organizo Esperanto kaj Libera Scio /
Vikimedio EO tial organizas *VikiFeston* por la *18-a de Decembro 2021*, do
jam tre baldaŭ!
La festo estos *virtuala* (por ebligi tutmondan partoprenon) kaj *senpaga*
(kvankam ni instigas al donacoj ;). Ankoraŭ vi povas proponi programeron
(aparte se ĝi estas festa / amuza)! La festo okazas kun la subtitolo “*Preter
20 jaroj de la Esperanta Vikipedio*“, do ĝi temos ankaŭ pri aliaj projektoj
kaj estonteco.
Aliĝu tuj senpage por povi partopreni!
https://esperanto.wiki/projektoj/vikifesto-2021
Amike
--
Michal Matúšov / Uzanto:KuboF Hromoslav
Esperanto kaj Libera Scio (ELiSo) <https://esperanto.wiki/>
Saluton.
Komunumo de Vikidatumoj, la vikimedia datumbaza projekto, nuntempe
renkontiĝas en virtuala konferenco plene dediĉita al Vikidatumoj!
Partopreno estas senpaga, kaj daŭre ebla!
Venu por lerni malmulte konatajn angulojn de Vikidatumoj, trukoj kaj
konsiloj kaj helpu viziumu pri la estonteco:
https://www.wikidata.org/wiki/Wikidata:WikidataCon_2021
Amike
KuboF Hromoslav (Michal Matúšov)
Saluton.
Ankoraŭ hodiaŭ (ĉie sur Tero) okazas elektoj de membroj de Malneta komitato
de la Movada Ĉarto
Temas pri grava komitato, kiu cĉefverkos gravan dokumenton. Mi rekomendas
rigardi la kandidatojn kaj voĉdoni.
https://meta.wikimedia.org/wiki/Movement_Charter/Drafting_Committee/Electio…
Amike
KuboF Hromoslav (Michal Matúšov)