[ELiSo-anoncoj] Partoprenu Azian monaton en Vikipedio kaj Vikivojaĝo

KuboF Hromoslav kubof.hromoslav at gmail.com
Sat Nov 2 22:19:29 UTC 2019


Saluton.

Post 1-jara paŭzo revenas al Esperantaj Vikipedio kaj Vikivojaĝo ŝatata
redakta maratono - Azia monato. Dum la tuta Novembro vin Aziaj Vikimediaj
komunumoj kunorganize kun Esperanto kaj Libera Scio invitas kontribui per
novaj artikoloj pri Azio - ĝiaj geografio, historio, kulturo, socio,
scienco ktp.

Azia monato estas t.n. "redakta maratono". Kontraste al konkursoj, redakta
maratono celas pli komunuman, kunlaboran etoson. Post kiam vi verkos 4
novajn artikolojn, por plifortigi amikecon kaj kulturan interŝanĝon vi
ricevos speciale fasonitan poŝtokarton de iu hazarde elektita Azia
Vikimedia komunumo.

Specifaĵo de tiu ĉi jaro estas, ke Azia monato okazas ankaŭ en Vikivojaĝo -
liberaj vojaĝ-gvidiloj pri tuta mondo! Imagu kiom pli facile kaj amuze
estus vojaĝi al ekz. Esperantaj renkontiĝoj kun detalaj rekomendoj pri ties
lando kaj kun plena frazlibro! Nu, tion vi povas kunkrei per Vikivojaĝo!
Vikivojaĝo dume funkcias en testa reĝimo kaj atendas pli multajn
kontribuantojn por povi esti memstara projekto. Tial mi specife invitas vin
provi Vikivojaĝon dum Azia monato - sufiĉas, ke nur 2 en vi restos labori
tie kaj la projekto maturiĝos!

Ankoraŭ hodiaŭ venu al Vikipedio aŭ Vikivojaĝo kaj verku pri Azio!

https://eo.wikipedia.org/wiki/Projekto:Azia_Monato_2019
https://incubator.wikimedia.org/wiki/Wy/eo/Vikivoja%C4%9Do:Azia_monato_2019

Amike Azie
KuboF Hromoslav
Esperanto kaj Libera Scio

<http://www.avg.com/email-signature?utm_medium=email&utm_source=link&utm_campaign=sig-email&utm_content=webmail>
Bez
virů. www.avg.com
<http://www.avg.com/email-signature?utm_medium=email&utm_source=link&utm_campaign=sig-email&utm_content=webmail>
<#DAB4FAD8-2DD7-40BB-A1B8-4E2AA1F9FDF2>
------------- další část ---------------
HTML příloha byla odstraněna...
URL: <https://lists.wikimedia.org/pipermail/eliso-anoncoj/attachments/20191102/f665090c/attachment.html>


More information about the ELiSo-anoncoj mailing list